top of page

Goperfekt

Noveca go-programo

Tute alitipa, eksperimenta go-programo nun haveblas en la App Store de Apple. Vi eble ŝatus ĝin provi. Des pli, ke ĝi havas Esperantan version kaj Esperantan nomon! Ĝi nomiĝas Goperfekt — parte troiga nomo, agnoskinde.

Ekrano Goperfekt_2x.png

Tiu programo neniel ambicias konkuri kun la pluraj nuntempe tre sukcesaj neŭron-retaj go-programoj. Male, ĝi ofertas tute alispecan sperton. Per Goperfekt, ekzemple, vi povas ludi sur tabuloj el diversaj geometrioj kaj multegaj grandoj: ortanguloj (ne nur kvadratoj), cilindroj, toroj kaj aliaj ekzotaĵoj!

 

Funkcioj

Ludi vi povas kontraŭ vi mem, kontraŭ alia viaflanke ĉeestanta ludanto, sed ankaŭ kompreneble kontraŭ la programo. Vi povas eĉ igi Goperfekt-on ludi kontraŭ si mem!

 

Vi povas permesi aŭ malpermesi memmortigon, elekti inter tri malsamaj finaj bilancoj kaj kelkaj manieroj nombri la poentojn. Eblas ankaŭ ludi kaptoludon, simpligitan formon de goo, ĉe kiu la unua kaptinto venkas.

Ĉu vi volas noti partion? Unue Goperfekt permesas al vi orienti la tabulon laŭplaĉe, t.e. ne nur kun Nigro malsupre (Blanko supre), sed ankaŭ kun Nigro supre (Blanko malsupre), Nigro dekstre (Blanko maldekstre) aŭ Nigro dekstre (Blanko maldekstre). Due la programo permesas al vi registri ĉiujn informojn pri tiu partio permesitajn de la dosierformato SGF.

Demandoj ? Respondojn vi eble trovos en la pli ol 150-paĝa manlibro. Se ne, skribu rekte al la aŭtoro!

 

Specialaĵo: etaj tabuloj

 

Bedaŭrinde, por ke Goperfekt mem ludu vi devos kontentiĝi per tre malgranda tabulo, ĝis 16 punktoj maksimume (t.e. 1 × 16,  2 × 8 aŭ 4 × 4). Tedege? Male: ludado sur tiaj etaj tabuloj estas amuza distraĵo, foje surpriza, ofte defia. Ĉu vi iam provis solvi la nekredeblajn problemojn proponitajn de Cho U sur kvadrataj tabuloj 4 × 4?  Vi trovos eĉ la kaptoludon, sur la multegaj eblaj tabuloj, sufiĉe interesa.

 ​

Ĉiam estas iu “sed”…

 

Tamen ne eblas silenti pri grava manko de la programo: sur tabuloj el 12 punktoj aŭ pli, kiam Goperfekt mem ludas, ĝi reagas foje ege malrapide. Goperfekt restas ĉefe eksperimenta programo.

 

Ĝia kreinto

 

nomiĝas Francisko LORRAIN, kanada matematikisto kaj esperantisto el Montrealo, kiu kunordigis la lastan, trian eldonon de La Eta Princo aperintan en 2010.

 

Bedaŭrinde nur por macOS-komputiloj

 

— nome por la operaciumoj macOS 11 (Big Sur) ĝis macOS 15 (Sequoia) kaj sekvaj versioj.

 

Por senkoste elŝuti Goperfekt-on

 

el la App Store de Apple, alklaku la sekvan butonon.

 

Algoritmoj

 

Goperfekt ne utiligas neŭrajn retojn! Por la plej malgrandaj tabuloj, ĝi komputas la ekzaktan valoron de ĉiu ludago permesata en la koncerna pozicio, per t.n. “kruda forto”, kun alfa-beta-debranĉigo (france “élagage alpha-bêta”, angle “alpha-beta pruning”). Vi povas afiŝigi surtabule la kalkulitajn valorojn, se vi deziras.

 

Sed kio estas tiu “ekzakta valoro de ludago” komputita de Goperfekt ? Necesas precizigi ĉi tie, ke temas pri iu aparta ludago (ŝtonmeto aŭ vicorezigno) — de Nigro, ekzemple — en aparta partio. La valoro v por Nigro de ĉi tiu ludago estas tiu de la pozicio rezultanta de ĉi tiu ludago en ĉi tiu aparta partio, t.e. la nepra fina teritoria bilanco de tiu partio — kondiĉe ke ambaŭ ludantoj ekde nun ĉiam faros optimumajn ludagojn. Se male poste Nigro ĉiam ludos optimume, sed Blanko ne, tiam la fina rezulto por Nigro superos v--on. Se inverse Blanko poste ĉiam optimume ludos, sed Nigro ne, la fina rezulto por Nigro malsuperos v-on. Se ambaŭ poste suboptimume ludos, la fina rezulto por Nigro povos superi, malsuperi aŭ egali v-on!

 

Bedaŭrinde, por goo mem (male al kaptoludo), tia komputado montriĝis ebla nur por tabuloj de 0 ĝis 5 punktoj (tabuloj 0 × 0,  1 × 1,  1 × 2, 1 × 3,  1 × 4, 2 × 2, 1 × 5). Por tiuj kun 6 punktoj aŭ pli, la komputadoj tiel longas, ke, tra miaj provoj, mi neniam sukcesis kompletigi unu el ili, eĉ post dekoj da horoj sur mia tablo-komputilo — malgraŭ tio, ke la programo dividas la kalkuladon en plurajn paralele ekzekutatajn taskojn! Tio surprizis kaj seniluziigis min.

Por goo, sur tabuloj el 6 ĝis 16 punktoj, la programo devas uzi kalkulmetodon malsaman: ĝi iteracie kalkulas valor-intervalojn, kiel eble plej mallarĝajn, por ĉiu el la permesataj pozicioj sur donita tabulo — samtempe aplikante la regulon pri superkooj (rilate la ludagojn sekvantajn la konsideratan ludagon en la konsiderata pozicio en la konsiderata partio). Tiun iteracian kalkulmetodon senavare klarigis al mi ĝia inventinto François Labelle, goludanto el Montrealo — mi multon ŝuldas al li. Tiuj intervaloj, uzataj anstataŭ ekzaktaj valoroj, permesis al mi akceli trans miaj esperoj la kalkuladon de arboj de valorintervaloj por la gotabuloj havantaj de 6 ĝis 16 punktojn. Bedaŭrinde, pro mankanta ĉefmemoro kaj tro longa kalkultempo, mi devis limigi la grandon de la tabuloj, ĉe kiuj Goperfekt povas realisme apliki tiun iteracian metodon je maksimume 16 punktoj (t.e.  1 × 16,  2 × 8  aŭ  4 × 4).

2025.6.12

bottom of page